Ferioj en Japanio

Ferioj de Japanio (japane 国民の祝日;[kokumin no ŝukuĵicu]; lit. ferio(j) de nacianoj) estas leĝaj ferioj en Japanio establitaj en 1948 de la dua regulo de la leĝo pri ferioj de nacianoj (japane 国民の祝日に関する法律 [kokumin no ŝukuĵicu ni kansuru hōricu]; 178-a leĝo de 23-a jaro de Showa,1948).

Se ferio okazus dimanĉe, la venonta tago (lundo) iĝas ferio ( nomata 振替休日; [furikae kjūĵicu]; translokita ferio). Se la lundo estus ferio, la translokita ferio estas movata al la mardo. Aldone, ankaŭ tago inter du publikaj ferioj iĝas ferio ( nomata 国民の休日; [kokumin no kjūĵicu] ; ripoztago de nacianoj ).

Japanio estas do unu el la landoj kiuj havas la plej multajn feritagojn en la mondo (15 feritagoj). La plej multaj el ili rilatas al la du grandaj religioj en Japanio: ŝintoismo kaj budhismo.

La ekde fino de aprilo ĝis komenco de majo okazantaj festtagoj nomiĝas Golden Week (ora semajno).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search